Zhou-Mack Mafuila en la programero "Inter Ni" de ĈRI - Video
PUBLISHED:  May 31, 2012
DESCRIPTION:
Karaj amikoj, bonvenon al la programero "Inter Ni" de Ĉina Radio Internacia! Hodiaŭ lasu nin koni Zhou-Mack Mafuila, talentan muzikiston el Demokrata Respubliko Kongo. Antaŭ ĉio, bonvole aprecu lian kanton rilate al amo "Intergenta am'".

Zhou-Mack Mafuila naskiĝis en Kimpese, vilaĝo je 220 km for de Kinŝaso en Demokrata Respubliko Kongo. Naskita en muzikista familio, ekde infaneco, li montris tiurilatan naturan lertecon kaj talenton. Li konsideras muzikon unuavice kiel liberecon. Lia muzika kulturo radikas en regeo kaj konga rumbo. Sed ĝi ankaŭ orientiĝas laŭ tre persona vojo kaj stilo dank' al liaj vojaĝoj kaj renkontiĝoj kun multaj aliaj muzikistoj. Tio senmanke inspiris lian kosmopolitan kaj miks-etnan manieron komponi kaj ludi.

Liaj memskribitaj tekstoj ĉefe alvokas pacon, amon, liberecon, ŝanĝadon, festadon kaj inviton al dancado laŭ la ritmo de lia afrikinflua regeo. Kunlabore kun la sendependa muzika eldonejo Vinilkosmo, li aperigis en 2012 albumon "Originoj" tute en la Internacia Lingvo Esperanto.

En ĈRI
http://esperanto.cri.cn/641/2012/05/11/1s135722.htm

ESPERANTO-KLUBO ĉe Ĉina Radio Internacia
http://esperanto.cri.cn/bbs.htm

Tiu ĉi konto en YouTube ne estas oficiala
follow us on Twitter      Contact      Privacy Policy      Terms of Service
Copyright © BANDMINE // All Right Reserved
Return to top