BaRok' Projekto - La Plej Bona Ĉasisto - Video
PUBLISHED:  Oct 11, 2013
DESCRIPTION:
Esperanto: Ĉi tiu estas la Disketo La Plej Bona Ĉasisto (2013) de la bando Barok 'Projekto.

Voĉo: Leo Yanes
Basgitaro: Murilo Ramos
Drumo: Júnior Nieri
Eletrik-Gitaro: Muniz
Eletrik-Gitaro: Rafael Milhomem
Desegno de la kovrilo kaj teksto: Rafael Milhomem
Grafika Dezajno: Dimitri Kawada
Teksta Reviziisto: Rikardo Cash
Subteno: KuboF, Flo kaj Vinilkosmo

"La Plej Bona Ĉasisto"
(Rafael Milhomem)

Anjanga' (Anhangá 1), potenca protektanto de la nobla arbar',
Ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn.

Mi petas vian permeson
por kapti nian nutraĵon.
Ĝi uzas sian agreson
kiel ilon por akiri kuraĝon.

Mi disdividos ĉiun pecon kun miaj sangogefratoj.
Fortecon de l´ ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim'.

Bestan animon dioj alvokas
sed ĝia karno ĉi tie restas.
Sur la restaĵoj la ŝimo kreskas,
do patrintero nutraĵon ja sorbas.

Besto fuĝas turmentata.
Jen ĝi falas kaj stariĝas.
Mi cele kuras, malantaŭ ĝi.
Kurante, ĝi timas pri sia destin'.


Tra arbaro ĝi sin kaŝas,
Ĝi ja estas ruza besto.
Akran lancon do mi ĵetas.
Jen nutraĵo. Ni havos feston!


Mi estas Jaŭara (Yawara 2),
Filo de Ĵagŭaresa' (Jaguaressá 3).
Mi estas la plej bona ĉasisto
en tuta arbar'.

Português
O Melhor Caçador
(Rafael Milhomem)

Anhangá poderoso protetor da nobre floresta,
Olho onipresente que cuida de nossos irmãos animais.

Peço-te permissão
Para capturar nosso alimento.
Ele usa sua agressão
Como instrumento para adquirir coragem.


Eu irei compartilhar cada pedaço com meus irmãos de sangue.
A força da caça (carne) fortalece cada alma indígena.


Os deuses chamam a alma animal,
Mas a sua carne permanece aqui.
Sobre os restos o mofo cresce
Então a mãe terra os nutrientes absorve.


O animal corre atormentado.
Então ele cai e se levanta.
Eu corro com objetivo, atrás dele.
Correndo ele teme seu destino.


Por entre as árvores, ele se esconde,
Ele é mesmo um animal astuto.
Uma lança afiada eu jogo.
Eis o alimento. Teremos festa!


Eu sou Yawara,
Filho de Jaguaressá.
Sou o melhor caçador
Em toda a floresta.

Piednotoj:

1. Anhangá, el la tupia lingvo. Laŭ la indiĝenoj, ĝi estas spirito kiu protektas la bestojn kaj la arbaron. Por la katolikoj, laŭ la jesuitoj, ĝi signifas demonon.

2. Yawara signifas "jaguaro" aŭ "hundo". Ĝi estas la nomo de nia ĉefa rolulo.

3. Jaguaressá signifas "jaguara okulo". Li estas la patro de Jaŭara' (Yawara).

Help us caption & translate this video!

https://amara.org/v/cUWO/
follow us on Twitter      Contact      Privacy Policy      Terms of Service
Copyright © BANDMINE // All Right Reserved
Return to top